Agordojn

Waldbrandgefahrenstufe
feuer

Bonvenon en nia legenda montara sovaĝejo!

Surpriziĝu kaj spertu diversan kaj originalan montaran pejzaĝon

Migradu tra la densaj folio- kaj pingloarbaroj, inter nudaj rokoj aŭ laŭlonge de rokoj. Aŭskultu la silenton de la marĉoj aŭ la vokojn de la nigra pigo kaj la troglodito. Ĝuu la atmosferon de la monto-rojoj, kiam ili fluas trans kaj inter ŝtonegoj suben al la valoj. Ĵetu rigardon al mirindaj pejzaĝoj kaj finfine kunsentu kun la naturo, kiam vi havas la bonŝancon vidi la legendan pinton de Brocken [broken] je 1141 metroj super la marnivelo.
Famaj personoj vojaĝis jam tra la Harz [harc]. Goethe [gete], la verkisto kaj poeto, grimpis Brocken trifoje. Heinrich Heine rakontis pri sia „Harz-vojaĝo" kaj la fama esploristo Alexander von Humboldt migris tra la regiono dum siaj studoj en Göttingen [getingen] - observante ĉion kaj akirante spertojn.
Severa klimato kaj plurfaceta geologio formis ĉi tiun mezmontaron, la plej nordan en Germanio. La pejzaĝo de Harz certe faros vian viziton al tiu plej granda arbara nacia parko en Germanio, aparte emocia kaj persona sperto.

 

La Nacia Parko

La Nacia Parko Harz estiĝis en 2006 post la kuniĝo de du tiamaj naciaj parkoj: la Nacia Parko Hoch-Harz [alta Harco] en Saksio-Anhaltio, kiu estis establita en 1990, kaj la Nacia Parko Harz en Malsupra Saksio, kreita en 1994. La nuna Nacia Parko kovras preskaŭ 25 000 hektarojn.
Naciaj parkoj estas protektataj lokoj kun longa tradicio. La unua estiĝis en 1872, kiam la Yellowstone [jeloston] Nacia Parko estis kreita en Usono. Hodiaŭ estas ĉirkaŭ 2000 naciaj parkoj tutmonde, el kiuj 16 troviĝas en Germanio. Jam en la fino de la 19-a jarcento oni planis krei protektitajn lokojn ene de la Harz-regiono.

Kiuj estas la taskoj de nacia parko?

Ĉefe temas pri la protekto de naturaj procezoj, konforme al la devizo de naciaj parkoj „Lasu la naturon esti naturo!". Tiamaniere valoraj vivejoj por multaj kaj ofte raraj besto- kaj planto-specioj estas aktive protektataj aŭ evoluigataj. Homoj ne estas ekskluditaj, tamen: malstreĉiĝo konforme al naturo, ekologia edukado kaj sciencaj rigardo kaj esploro estas gravaj taskoj de naciaj parkoj.

La Nacia Parko Harz kaj ĝiaj celoj

Ankaŭ en la Nacia Parko Harz protektitaj vivejoj rajtas trovi kaj evoluigi sian propran naturan dinamikon. La vivo-procezoj ene de la marĉoj, ene de la diversaj arbaro-strukturoj, ene kaj rande de la montaraj rojoj, laŭ la krutaĵoj kaj inter la nudaj rokoj, kaj en la senarbara erikejo de Brocken ĉiuj rajtas ekzisti nedifektite, sen homa entrudo.
La esplorteamo de la Nacia Parko Harz superrigardas ĉi tiujn procezojn. Krome ĝi agas, kie homoj en la pasinteco trudis la naturajn procezojn, pere de renaturigaj kaj regeneraj projektoj, kiel la replenigo de marĉoj, renaturigo de montaraj riveretoj, kaj projektoj ene de la arbaro. Unika ene de la germanaj naciaj parkoj estas la resovaĝigo de la linko.
Plia emfazo de la laboro estos montri al la publiko la veran belecon de netuŝita, sovaĝa naturo. Kadre de pli ol 2500 ĉiĉeronataj vizitoj jare, parko-vizitantoj povas studi la okazantajn naturajn procezojn. Alternative, vizitantoj povas mem esplori la parkon uzante bone markitajn vojojn, aŭ vintre laŭ longdistancaj skispuroj.

Waldbrandgefahrenstufe
feuer